Wilhelm Heinrich Wackenroder

Wilhelm Heinrich WACKENRODER [vilhelm hajnriĥ vakenrode] (naskiĝis la 13-an de julio, 1773, mortis la 13-an de februaro 1798) estis germana verkisto.

Naskiĝinte en Berlino, li kiel lernanto amikiĝis kun Ludwig Tieck. La amikoj studis kune kaj migradis tra Suda Germanio. La naturo de la regiono, la arkitekturo kaj la pentraĵoj (ekz. de Durero) forte impresis la junan W. H. Wackenroder kaj influis lian verkaron.

Mortinte tre june (1798 en Berlino), Wackenroder ne postlasis tre ampleksan verkaron. Tamen li nuntempe estas rigardata unu el la fondintoj de la romantismo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search